KStars






PRISKRIBO:
KStars estas Labortabla Planetario de KDE. Ĝi provizas precizan grafikan simuladon de la nokta ĉielo, de iu ajn loko sur la Tero, en ajna dato kaj horo. La ekrano inkluzivas ĝis 100 milionojn da steloj, 13,000 profundaĉielaj objektoj, ĉiujn 8 planedojn, la Sunon kaj Lunon, kaj milojn da kometoj kaj asteroidoj.
Karakterizaĵoj
Katalogoj:
- Defaŭlta katalogo konsistanta el steloj ĝis magnitudo 8
- Ekstraj katalogoj konsistantaj el 100 milionoj da steloj ĝis magnitudo 16
- Elŝuteblaj katalogoj inkluzive de Messier Images, Abell Planetary Nebulae
- Korektoj por precesio, nutacio kaj atmosfera refrakto
- Iloj por rehavigo de datumoj de Retaj Datumbazoj
- Skribeblaj agoj uzante D-Bus
- Integriĝo kun INDI provizas subtenon por larĝa gamo de instrumentoj
Karakterizaĵoj por Edukistoj kaj Studentoj:
- Alĝustigebla simula rapideco por vidi fenomenojn kiuj okazas dum longaj temposkaloj
- KStars Astrokalkulilo por aliri kelkajn el la internaj kalkuloj de KStars, kaj ankaŭ por antaŭdiri konjunkciojn ktp.
- Astroinfo-projekto por helpi faciligi lernadon per la helpo de KStars
- Interretaj ligiloj por pliaj informoj/bildoj de objektoj
Karakterizaĵoj por Amatoraj Astronomoj:
- Ilo de Observado-Listo por plani observaĵojn
- FOV-redaktilo helpas kalkuli vidkampon de ekipaĵo kaj montri ilin
- Akiru AAVSO-lumkurbojn por variaj steloj
- Kio okazas ĉi-vespere ilo
- Alteco vs Tempo ilo
- Ĉiela Kalendaro ilo


Ĉi tio estas tre profesia ilo por ne nur amatoraj astronomoj, sed por profesiaj astronomoj.