VYM (Vidi Vian Menson) estas ilo por generi kaj manipuli mapojn, kiuj montras viajn pensojn. Tiaj mapoj povas helpi vin plibonigi vian kreemon kaj efikecon. Vi povas uzi ilin por tempadministrado, por organizi taskojn, por ricevi superrigardon pri kompleksaj kuntekstoj, por ordigi viajn ideojn ktp.

