Kphotoalbum






PRISKRIBO:
Se vi havas centojn aŭ eĉ milojn da bildoj sur via malmola disko, fariĝas neeble memori la historion malantaŭ ĉiu bildo aŭ la nomojn de la fotitaj personoj. KPhotoAlbum estis kreita por helpi vin priskribi viajn bildojn kaj poste serĉi la grandan amason da bildoj rapide kaj efike.
Kun KPhotoAlbum eblas trovi ajnan bildon en malpli ol 5 sekundoj surbaze de potenca etikedsistemo, tio estu bildo kun speciala persono, bildo de speciala loko, aŭ eĉ ambaŭ.

